Barok´ projekto

Heredo de la post-milit

Barok´ projekto
Kiu vidas tiun ruinon
Tiun senarbarigon
Neniam imagas
Kiel estis bela loko

Pluraj birdoj flugis libere
Brutoj kuŝis sur la greso
Feliĉa mi estis vere
Mi loĝadis en paca ejo

Triste mia animo ploras
Mankas la bonaĵoj de la viv´
Sola ĉi tie mi restas
Heredo de la post-milit´

Karulajn voĉojn mi neniam aŭdis
Sed en mia mensoj liaj mienoj loĝas
Sopiro al tempo rezistis
Estas ĉagreno al anim´

Sen hejmo, nek famili´
Tamen, kun freneza dezir´
Mi volas miajn karulojn renkonti
Do mi povas dormi.

Personoj kiujn mi plej ŝatas
Mi timas neniam revidi
Sola ĉi tie mi restas
Heredo de la post-milit´

Encontrou algum erro na letra? Por favor envie uma correção clicando aqui!