Eterne rima

Hejmo

Eterne rima
Junaj geedzoj ĝin aĉetis.
ŜI kudris li ĉarpentis. Ligno
Kaj ŝtofo ordigite netis,
Kaj meblo ŝajnis amosigno.

Ili vivadis pene, ŝpare,
Sed ĝoje, kreis sian neston,
Revadis pri la hejmo pare,
Kaj prifieris tolokeston

Tapetis murojn, plantis florojn,
Preparis robojn por la tria -
Kiu alportis ja laborojn,
Sed igis hejmon ĝojradia.

Pli da infanoj pli da penoj
Da maltrankvilo, kaj sufero
Pli da laboroj, pli da benoj,
Da estonteco kaj espero.

Mebloj akiris siajn mitojn
Infanoj kreskis ili kreis
Proprajn memorojn, etajn ritojn
Mezaĝa paro jubileis -

Bombo detruis dum sekundo
Rikoltajn dudekkvin septembrojn,
Kaj lasis sur malpura grundo
Nur meblopecojn, sangajn membrojn.

Encontrou algum erro na letra? Por favor envie uma correção clicando aqui!